lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

la lekantetoj - olivier tzaut lyrics

Loading...

[teksto de “la lekantetoj” ft. olivier tzaut]

[strofo 1]
en densa arbaro sub nigraj la arboj
kreskadas lekanta florar’
kun blanko de tigoj, kun blankaj petaloj
kun blankaj la tra*la*la*la

[strofo 2]
alvenas knabino kun haroj sunlume
falantaj en orbrila ond’
en pensoj perdita, kantetas ŝi zume
kanteton la tra*la*la*la
[strofo 3]
jen venas junulo, jen venas samvoje
kun ardo en bruna rigard’
ekbrilas l’ okuloj, rekantas li ĝoje
la kanton la tra*la*la*la

[strofo 4]
— ho, diru, knabino, al kio vi fuĝas
profunden en densa arbar’?
— mi serĉas lekantojn, jen anna ruĝiĝas
ruĝiĝas ŝi tra*la*la*la

[strofo 5]
— ne serĉu, knabino, mi trovis plej belan
el ĉiuj floretoj de l’ mond’
ĝi havas orbuklojn, okulojn juvelajn
kaj kantas ĝi tra*la*la*la

[strofo 6]
knabino, ĉu oni vin povas ekteni?
ĉu eblas vin tuŝi ĉe man’?
ĉu eblas vin kisi? ĉu eblas vin preni?
ĉu eblas vin tra*la*la*la?

[strofo 7]
— min lasu! ne faru! patrino ne volas!
jam sonis severa admon’!
— patrino? sed kie? ĉi tie nur solas
ambaŭe ni tra*la*la*la
[strofo 8]
— ĉu vi amas?
— jes, mi amas
— ĉu vi hontas?
— jes, mi hontas
— do amu kaj hontu silente!
kaj ĉu ne pli belas la haroj la blondaj
ĉe brunaj la tra*la*la*la

[strofo 9]
la knabo foriris, subiris la suno
kaj anna nur sidas ĉe arb’
ŝi zumas senpense dum venas mallumo
la kanton la tra*la*la*la

Random Song Lyrics :

Popular

Loading...