ĉu malĝoja - olivier tzaut lyrics
[teksto de “ĉu malĝoja” ft. olivier tzaut]
[strofo 1]
kial do devus ni malĝojiĝi plu?
el destino ni ne savos nin
kaj pro kio la viv’ nin kompatu, nu
se eĉ la amo ne daŭros sen fin’?
[refreno]
ĉu malĝoja
ĉu glatvoja
vivo estas luda bal’
kor’, ne serĉu
vinon verŝu
trinku ĉion el pokal’
la*li*la li*laj
la*li*la li*laj
la li*la*li la*li*laj
kor’, ne serĉu
vinon verŝu
trinku ĉion el pokal’
[strofo 2]
la gitaro ekludu pli fajre nun
vibru kord’ post kord’ kun ĝoj’
dum ebrio revigas pri iama jun’
amon prikantu ni je plia foj’
[refreno]
ĉu malĝoja
ĉu glatvoja
vivo estas luda bal’
kor’, ne serĉu
vinon verŝu
trinku ĉion el pokal’
la*li*la li*laj
la*li*la li*laj
la li*la*li la*li*laj
kor’, ne serĉu
vinon verŝu
trinku ĉion el pokal’
[strofo 3]
ne aŭdiĝas plu kanto cigana
la ciganoj forkuris el kort’
sed dum gajos plu ŝaŭmo ĉampana
hej! mi ne zorgos pri vivo kaj mort’
[refreno]
ĉu malĝoja
ĉu glatvoja
vivo estas luda bal’
kor’, ne serĉu
vinon verŝu
trinku ĉion el pokal’
la*li*la li*laj
la*li*la li*laj
la li*la*li la*li*laj
kor’, ne serĉu
vinon verŝu
trinku ĉion el pokal’
Random Song Lyrics :
- le roi des ombres - -m- (chanteur) lyrics
- iii. baby steps - right trigger lyrics
- 3 dni - b.r.o (pl) lyrics
- l to the og - kendall roy lyrics
- afropunk - caio nunez lyrics
- almost - ilse delange lyrics
- xake - hiddenxhild kxzari lyrics
- hypatia - thieves' kitchen lyrics
- dance in the rain - troy ave lyrics
- repeat (beep beep) - t-shawn lyrics