indianino - neide barros rêgo lyrics
Loading...
[teksto de “indianino” ft. neide barros rêgo]
[strofo 1]
ho, indianino, ĉarmas haroj viaj
nigraj kiel nokto nigra sen stelar’
viaj lipoj loge freŝaj kaj pasiaj
kaj la dolĉa mildo de la okulpar’
[antaŭ*rekantaĵo]
ino, la haŭton brunetan
la buŝon koketan
mi kisu kun ĝoj’
[rekantaĵo]
ho, bela tupiin’
kun roza bonodor’
mi vere kun inklin’
vin gardas en la kor’
[strofo 2]
kiam mi foriros al alia gento
dum la horo de la adiaŭa dir’
restu en ĉi brakoj sole dum momento
lasu, ke mi kisu vin en am*delir’
[antaŭ*rekantaĵo]
indianino, kun ploro
kuniros memoro
de via kares’
[rekantaĵo]
indianin’ gracia
kun ĝojo kaj kun gaj’
en mia kor’ loĝas vi
kaj mia paragvaj’
Random Song Lyrics :
- jeju - koosha azim lyrics
- dummy - leaf lyrics
- somebody's further - arutz hakibud - ערוץ הכיבוד lyrics
- tripwires - old ben king lyrics
- kiki - the limba lyrics
- flockin - kgyans lyrics
- don't lie - embers lyrics
- tv hoes - rxphy lyrics
- el palo - jam & suppose lyrics
- holy spirit (peace) - moweezy lyrics