misterokuloj - miroslav smyčka lyrics
[teksto de “misterokuloj” ft. miroslav smyčka]
[strofo 1]
el sangoruĝa vin’ radias la fortuno, la idealo
el vinpokalo vekiĝas en imag’ de l’ viv’ iama suno
du blankaj brakoj kaj buŝ’ sur grund’
de l’ glaso lumas en la vinprofund’
[rekantaĵo]
misterokuloj, kiel bela de stel’
misterokuloj de amata anĝel’
ĉu mi forgesu la okulojn de ŝi?
la ĝoj’ iama nun perdiĝis por mi
vi rev’ de l’ amo, ho, maltrafis mi vin
feliĉsopiro, nur prisonĝis mi ĝin
vi iluzio mia ĝu’ kaj turment’
ho, vi fabelo, perdita sent’
[strofo 2]
ke oni de la klaŭn’ detruis la feliĉon
li devas preni kaj ĝin eltreni
ek al maneĝo nun, plenumu la dediĉon
vizaĝon masku, ne pensu plu pri ĝu’ kaj am’
kaj kion perdis vi
[rekantaĵo]
misterokuloj, kiel bela de stel’
misterokuloj de amata anĝel’
ĉu mi forgesu la okulojn de ŝi?
la ĝoj’ iama nun perdiĝis por mi
vi rev’ de l’ amo, ho, maltrafis mi vin
feliĉsopiro, nur prisonĝis mi ĝin
vi iluzio mia ĝu’ kaj turment’
ho, vi fabelo, perdita sent’
Random Song Lyrics :
- no cap - adrippy lyrics
- night child - 1986 omega tribe lyrics
- cypherspace #2 - cr7z lyrics
- funny bitch - hollowshawdy lyrics
- iirei studio's (feat. tale ) - iirei lyrics
- little snake - prom threat lyrics
- immobilisation - mr. crippler lyrics
- ela me falou - stefano mota lyrics
- fado da entrega - cuca roseta lyrics
- rat race - julian xtra lyrics