lakto kaj miel' - martin & la talpoj lyrics
[teksto de “lakto kaj miel'” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
mi ne imagis ke riĉeco
tiel mizere aspektas
kaj kiom kreskas malaprezo
kiam ĉio perfektas
[antaŭrekantaĵo]
kaj en la koron gutas
veneno de la havem’
kaj la muziko mutas
[rekantaĵo]
mi ne vivas tie ĉi
mi nun ekzistas
mi ne vivas tie ĉi
mi nun ekzistas
[strofo 2]
sed mi ekvivas en la paŭzoj
kaj en la intersp*coj
mi forgesas pri la naŭzo
malantaŭ brilaj surfacoj
[antaŭrekantaĵo]
subita vent’ forŝiras
la trudkitelon de mia kor’
kaj miaj pulmoj spiras
[rekantaĵo]
mi ne vivas tie ĉi
mi nun ekzistas
mi ne vivas tie ĉi
mi nun ekzistas
[ponto]
sed ne faras diferencon ĉiom ajn da pent’ kaj plor’
la pont’ malkonstruiĝis kaj la ŝanco еstas for
ŝajnas esti la infero kvankam estu la ĉiеl’
kaj mi malrapide dronas en la lakto kaj miel’
[rekantaĵo]
mi ne vivas tie ĉi
mi nun ekzistas
mi ne vivas tie ĉi
mi nun ekzistas
[rekantaĵo]
mi ne vivas tie ĉi
mi nun ekzistas
mi ne vivas tie ĉi
mi nun ekzistas
Random Song Lyrics :
- desfile de princesas - jordi vila & antonio gómez de vicente lyrics
- mahboubi - محبوبي - saad lamjarred & hatim ammor lyrics
- nightmare. - helios ✭ 812 lyrics
- don't rub it in pt. 1 - harmxny lyrics
- ханна монтана (hannah montana) - boyshy lyrics
- fboy acid - sharkpup lyrics
- star in love - radioshka lyrics
- greatness - dope by association lyrics
- hobena w hekayato - حبنا وحكاياته - jannat - جنات lyrics
- eminem houdini remix - amir ouazzani lyrics