la festo - kore (fra) lyrics
[teksto de “la festo” ft. kore]
[strofo 1]
venu, venu al mi
ke mi vin alkisu
venu, venu al mi
nenion vi risku
ĉio iras gaje
ekas jam la festo kun amikoj miaj el la mondo
[rekantaĵo]
ke malaperu ĉi homa infami’
ĉi mensa anemi’
hmm, ĉi surdiga anosmi’
videble ne ĉiuj trovis stelon nian
[strofo 2]
he, he, ne foriru
tute eblas al ni
ne, ne, ne sopiru
sentiĝas harmoni’
ĉio iras bone
ekas jam la festo kun amikoj viaj el la mondo
[rekantaĵo]
ke malaperu ĉi homa infami’
ĉi mensa anemi’
hmm, ĉi surdiga anosmi’
videble ne ĉiuj trovis stelon nian
[ponto]
la feston kovris milita krepusko
sed ĝi nenie silentigos ĝin
vidalvide ĉiuj kiel en embusko
manenmane dancos ĝis la fin’
[instrumenta]
[rekantaĵo]
ke malaperu ĉi homa infami’ (homa infami’)
ĉi mensa anemi’ (anemi’)
hmm, ĉi surdiga anosmi’
videble ne ĉiuj trovis stelon nian
[rekantaĵo]
ke malaperu ĉi homa infami’ (homa infami’)
ĉi mensa anemi’ (anemi’)
hmm, ĉi surdiga anosmi’
videble ne ĉiuj trovis stelon nian verda
Random Song Lyrics :
- i found a brand new love - eddie kirk lyrics
- cloud level - vge lyrics
- hey wats gud? - nervous young men lyrics
- spare me (feat. naoise mc gee) - philip steele lyrics
- free - chestnutsucks lyrics
- без стука (without stuck) - недры (subsoils) lyrics
- i want you, - matthew w.f. senior lyrics
- чуешь (smell) - недры (subsoils) lyrics
- 404 3rr0r - agdynasty x mr. wildenfree lyrics
- catch her - killval lyrics