
nombru ĉion - kjara lyrics
[teksto de “nombru ĉion” ft. kjara]
[strofo 1]
prenu vekilon perfektan kiu sonas
nur kiam la mondo de l’ sonĝoj tre foras
kosme tratempe, ankoraŭ
prenu muzikon novan
[strofo 2]
prenu la ĝermon naskotan
kultivu, sentigu al ĝi nun
la varmon devenan, el la mateno, ankoraŭ
prenu la ĉapon de l’ reĝ’
[rekantaĵo]
nombru ĉion el aferoj bonaj ĉirkaŭe
nombru ĉion por rezisti malplenon ĉirkaŭe
[strofo 3]
prenu la penson plej raran
ĉar venas okazo por senti sin plene amata
libere senlime ankoraŭ
prenu donacon surprize
[strofo 4]
prenu la bonan intencon
malofte transforman en
agon al bono kaj amo
firme kaj kune, ankoraŭ
prenu la tempon por vi
[rekantaĵo]
nombru ĉion el aferoj bonaj ĉirkaŭe
nombru ĉion por rezisti malplenon ĉirkaŭe
nombru ĉion perditaĵo ne venas plu, hastu
nombru ĉion el atentoj kaŝitaj en gesto
[post*rekantaĵo]
laŭsufiĉe por ne senti sin solaj
laŭsufiĉe kiel sun’ al la sunfloroj
[rekantaĵo]
nombru ĉion la, la, la, la
la, la, la, la, la, la, la
nombru ĉion perditaĵo ne venas plu, hastu
nombru ĉion el atentoj kaŝitaj en gesto
[eliro]
prenu koloron de l’ te’
ĉapelon de l’ reĝ’
riveron sen fin’
la tempon por vi
「lyr1c5 by @kuniklo f0r 63n1u5.c0m」
Random Song Lyrics :
- worth my time - roodeboiii lyrics
- tro meg - splash bros. (chris lie x oral bee) lyrics
- standstill - we still dream lyrics
- jahseh dwayne - jfreak the sizzle god lyrics
- глубоко (deep) - monatik lyrics
- down like that - cazztek lyrics
- hot sauce - monster florence lyrics
- mgb-gt - the richard thompson band lyrics
- heavenly father - da dough lyrics
- world without end - the lords of the new church lyrics