utila eraro - kajto lyrics
Loading...
[teksto de “utila eraro” ft. kajto]
[strofo 1]
hop! eraro sur papero
ve! feliĉe tie saltas
fi! ĝi ĝojas pro apero
oj! kaj nun ĝi eĉ ekzaltas
ha! ekkrias la eraro
dank’ al vi, ŝlemila hom’
iĝis fine ni la paro
vi kreant’ kaj mi fantom’
[strofo 2]
ĉu vi volis min eviti?
kia aĉa, fia far’
provu do el mi profiti
kaj rezignu pri ripar’
vi ne vidas min reale
plenas mi per pozitiv’
sed vi prenas min fatale
primitiva pro fiktiv’
[instrumenta]
[strofo 3]
ŝlemil’! hej! vi min bezonas
lernu por sekvonta ag’
la eraro fanfaronas
hop! jen dua eraroplag’
Random Song Lyrics :
- ouyounak - عيونك - nelly makdessy - نيللي مقدسي lyrics
- eat 'em up - gotham city syndicatez lyrics
- aurora - cho jung seok (조정석) lyrics
- возьми моё сeрдцe - cansto lyrics
- kebab - badass bengtson lyrics
- lo po - לא פה - ido eilon - עידו אילון lyrics
- yodellay-hee-hoo! - bananas in pyjamas lyrics
- ziewam - szymi szyms x osaka lyrics
- diddy bop (home alone original) - nettspend lyrics
- little shack - dylan smucker lyrics