dormu milde - kajto lyrics
Loading...
[teksto de “dormu milde” ft. kajto]
suno moŝta post minuto
diafana gemrubeno
riverencos kun saluto
al la nokta suvereno
luno brila el sateno
jam arĝenta en ĉielo
ĉio mutas en sereno
dormu milde, brila stelo
infanetoj dum balbuto
time ploras sen ĉagreno
trankviligas ilin fluto
kaj fabelo pri delfeno
kaj malantaŭ la kurteno
kvankam regas la malhelo
ili kuŝas sur kuseno
dormu milde, brila stelo
nek diskuto, nek disputo
foren pluas la promeno
en kupeo aŭ kajuto
trans la montoj ĝis haveno
morgaŭ floros la mateno
belos kiel akvarelo
sed silente nun sen ĝeno
dormu milde, brila stelo
Random Song Lyrics :
- assimilation - róisín murphy lyrics
- we are family (reading festival, 1995) - babes in toyland lyrics
- don't cry - gab3 lyrics
- üzgünüm - abstre lyrics
- the rand hymn - pete seeger lyrics
- galleria - keezy (키지) (kor) lyrics
- mc bionik - antilop sa. lyrics
- over and over - ce'cile, zj chrome lyrics
- 25 or 6 to 4 (live in japan) - chicago lyrics
- headshots - blxst lyrics