versaĵo sen fino - ĵak le puil lyrics
[teksto de “versaĵo sen fino” ft. ĵak le puil]
[strofo 1]
lin vidis en ĝardeno
ekplaĉis li al ŝi
ŝi nomis sin heleno
anton’ sin nomis li
ekamis la konato
kaj reciproke ŝi
post paso de monato
ŝanĝiĝis »vi« per »ci«
someraj tri monatoj
trapasis dolĉe for
kaj niaj geamatoj
jam estis kor’ ĉe kor’
kaj per solena beno
de l’ pastro en la fin’
antono kaj heleno
jam estis edz’–edzin’
en ĉarma harmonio
ekvivis edz’–edzin’
najbaroj kun envio
rigardis lin kaj ŝin
sed baldaŭ edzo estis
plej malfeliĉa hom’
kaj jam tro ofte restis
li ekster sia dom’
[refreno]
kaj fine eksedziĝis
antono kaj helen’
belul’ ia aliĝis
al ŝi en la ĝardеn’
kaj fine eksedziĝis
antono kaj hеlen’
belul’ ia aliĝis
al ŝi en la ĝarden’
[strofo 2]
lin vidis en ĝardeno
ekplaĉis li al ŝi
ŝi nomis sin heleno
aŭgust’ sin nomis li
ekamis la konato
kaj reciproke ŝi
post paso de monato
ŝanĝiĝis »vi« per »ci«
someraj tri monatoj
trapasis dolĉe for
kaj niaj geamatoj
jam estis kor’ ĉe kor’
kaj per solena beno
de l’ pastro en la fin’
aŭgusto kaj heleno
jam estis edz’–edzin’
en ĉarma harmonio
ekvivis edz’–edzin’
najbaroj kun envio
rigardis lin kaj ŝin
sed baldaŭ edzo estis
plej malfeliĉa hom’
kaj jam tro ofte restis
li ekster sia dom’
[refreno]
kaj fine eksedziĝis
aŭgusto kaj helen’
belul’ ia aliĝis
al ŝi en la ĝarden’
kaj fine eksedziĝis
aŭgusto kaj helen’
belul’ ia aliĝis
al ŝi en la ĝarden’
[strofo 3]
lin vidis en ĝardeno
ekplaĉis li al ŝi
ŝi nomis sin heleno
henrik’ sin nomis li
[eliro]
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
kaj tiel plu, *el plu
Random Song Lyrics :
- puntos vitales - nasta lyrics
- technicolor honeymoon - maisy kay lyrics
- 4eel me - 4fargo lyrics
- couldn't be me - ralfy the plug lyrics
- m23 - vinxi lyrics
- misery, a persistent hum - whitsett lyrics
- инопланетянин (alien) - animal джаz lyrics
- gone - lil chasin’ lyrics
- méfiant (bonus track) - braydenpremier lyrics
- dat levert mooie foto's op - jeroen van merwijk lyrics