klifo kaj maro - ĵak le puil lyrics
Loading...
[teksto de “klifo kaj maro” ft. ĵak le puil]
[strofo 1]
maljuniĝas la klifo
disfaleme ĝi aĝas
la mar’ en sia drivo
ĝin per konkoj omaĝas
jam infane en kuno
ili vivas najbare
la mond’ en sia juno
ilin naskis samjare
[rekantaĵo]
vidu l’ jarojn forgliti
en kurado sen cel’
tempofuĝon mediti
‘stas nur vana ribel’
[strofo 2]
al mi fl*stris la klifo
ke pri l’ temp’ moku ni
se nin hardis la vivo
sortobat’ ‘stas neni’
nun la maro fortajdas
kaj petolas jam for
sed ĉar ili kunrajdas
ni do fidu ankor’
[rekantaĵo]
drive fuĝas la jaroj
kiel ŝipoj sen vel’
ilin kapti sur maroj
‘stas klopodo sen cel’
Random Song Lyrics :
- t'aimes trop ça - canardo lyrics
- everynight - santi mizael lyrics
- dominate god's creation - burial vault lyrics
- lancelot - me and my drummer lyrics
- kokoliko (romanised) - kekero lyrics
- new moon - benyaro lyrics
- forever - gentry fox lyrics
- som om de kender* - carmon lyrics
- berceuse - the hirsch effekt lyrics
- virus - harderluxury93 lyrics