en l' haven' de pont-aven - ĵak le puil lyrics
[teksto de “en l’ haven’ de pont*aven” ft. ĵak le puil]
[strofo 1]
en l’ haven’ de pont*aven
la maristoj sen ĉagren’
iras for ekde l’ maten’
kun esperoj pri balen’
[strofo 2]
en l’ haven’ de pont*aven
sen maristoj, sed kun pen’
oni vivas kun seren’
atendante pri reven’
oni vivas kun seren’
atendante pri reven’
[strofo 3]
en l’ haven’ de pont*aven
plena estas magazen’
ĉe la placo pro kunven’
azenblekas la kreten’
[strofo 4]
en l’ haven’ de pont*aven
la knabetoj spit’ al ĝen’
per desegnoj en marĝen’
z*rg*s ne pri ekzamen’
per desegnoj en marĝen’
z*rg*s ne pri ekzamen’
[strofo 5]
en l’ haven’ de pont*aven
junulinoj dum promen’
sonĝas pri ĉen’ de l’ himen’
apud rokoj de l’ dolmen’
[strofo 6]
en l’ haven’ de pont*aven
la junuloj sen reten’
drinkas per botelo plen’
iros ne al la dolmen’
drinkas per botelo plen’
iros ne al la dolmen’
[strofo 7]
en l’ haven’ de pont*aven
la edzinoj ĉe l’ kamen’
atendante pri reven’
fikas, flikas sur kusen’
[strofo 8]
en l’ haven’ de pont*aven
la edzinoj en ĝarden’
grundon fosas kun la pen’
ne riĉegas la teren’
grundon fosas kun la pen’
ne riĉegas la teren’
[strofo 9]
en l’ haven’ de pont*aven
maljunuloj per faden’
retojn flikas kun ĉagren’
tempo fuĝis sen siren’
[strofo 10]
en l’ haven’ de pont*aven
la avinoj kun orgen’
kantas dum la pastra ben’
“amen” estas la refren’
kantas dum la pastra ben’
“amen” estas la refren’
[strofo 11]
en l’ haven’ de pont*aven
sen maristoj, sed kun pen’
oni vivas kun seren’
atendante pri reven’
[strofo 12]
en l’ haven’ de pont*aven
la maristoj kun ĉagren’
kiam venas sunosven’
spitrevenas kun sarden’
kiam venas sunosven’
spitrevenas kun sarden’
Random Song Lyrics :
- trust (new bonus track) - bitter ruin lyrics
- nix back in the days - form (de) lyrics
- el cuerno de chivo - los dareyes de la sierra lyrics
- saturday - charlie muse lyrics
- jafar - reta lyrics
- nummer 1 - fler lyrics
- focus on this grind - six4 lyrics
- sohn des drachen - cr7z lyrics
- rhyme & reason - elephant phinix lyrics
- i ain't got the blues (demo) - neil young lyrics