perfekta ferio - i.d.c. lyrics
sen ŝton’ sur la plaĝ’
sen pluv’ dum vojaĝ’
estus ĉio perfekta
sen kul’ en arbar’
meduz’ en la mar’
estus ĉio perfekta
longa vic’ en staci’
ĉiam kaŭzo de eta ĝen’
kaj ĉio pri kiu diras mi
viv’ pli dolĉus sen!
sed la bela feri’
ne nur plenas je mia plend’
kun mil kaj unu okazoj
ridi pri mi mem
oh ĉiam restas ja difekto
nenio estas ja perfekta
sed eĉ se havus mi elekton
ne estus ŝanĝ’
sen nub’ en pejzaĝ’
sen vund’ sub bandaĝ’
estus ĉio perfekta
sen ŝvit’ en harar’
kun map’ sen erar’
estus ĉio perfekta
muzikaĉ’ en radi’
ĉiam kaŭzo por eta ĝem’
kaj ĉio pri kiu diras mi
viv’ pli dolĉus sen!
sed belegas feri’
sur la vojo kaj sub’ la tend’
kun mil kaj unu okazoj ridi pri ni mem
ĉar ĉiam restas ja difekto
nenio estas ja perfekta
sed eĉ se havus mi elekton
ne estus ŝanĝ’
Random Song Lyrics :
- i did the thing - kerrin connolly lyrics
- steal all the weight - talker lyrics
- distance (duet) - christina perri lyrics
- lost but not alone - the xcerts lyrics
- алкомаркет - xbvtnt lyrics
- gas pedal (nσσt remix) - nσσt (neet) lyrics
- menbalek - blaaz lyrics
- float - lou val lyrics
- americana - vistas lyrics
- two sides - veronica and jordan mills lyrics