
amiko sen vizaĝ' - i.d.c. lyrics
[refreno]
tempo ĵetas vualon
sur mienajn detalojn
ho, amiko sen vizaĝ’!
sed ne gravas kialoj
nur la nova realo
kaj senmanko de kuraĝ’
elvokas la ĉiel’ de malvarma sezon’
pensaĵojn el pasintec’:
baroka hotelo en pluva lisbon’
festumo ĝis tagkomenc’
trankvila promen’ en kvartalo alfama
kafejo apud la kastel’
griza maten’ de aŭtun’ luzitana
sub ŝirmo de pluvombrel’
memoras mi pri la taĵ-estuaro
la gusto de portugala vin’
sed kial do perdiĝis en jaroj
klarec’ de via vizaĝesprim’?
[refreno]
tempo ĵetas vualon
sur mienajn detalojn
ho, amiko sen vizaĝ’!
sed ne gravas kialoj
nur la nova realo
kaj senmanko de kuraĝ’
ĉu daŭre mi postkuru fantomon
en labirinto de la mens’?
ĉu atendu mi petante pardonon
ĝis tutos la forges’?
ne…
[refreno]
tempo ĵetas vualon
sur mienajn detalojn
ho, amiko sen vizaĝ’!
sed ne gravas kialoj
nur la nova realo
kaj senmanko de kuraĝ’
Random Song Lyrics :
- running away - 3d na'tee lyrics
- get it right (interlude) - dru nxva lyrics
- дух (duh) - lefor lyrics
- fighting demons - 1oo lyrics
- di que no - interlude - rafaell cocoa lyrics
- k-baret - aitor león lyrics
- modo toshiba - riplabandera lyrics
- gladni - let 3 lyrics
- fear of the horizon - xiu xiu lyrics
- снегири - fingerdasharchive lyrics