jen via mondo! (this land is your land) - duo espera lyrics
[teksto de “jen via mondo!” ft. duo espera]
[rekantaĵo]
jen via mondo, jen mia mondo
kun monta neĝo kaj mara ondo
de la tropikoj ĝis la polusoj
jen vasta mond’ por ĉiuj ni
[strofo 1]
kiam mi iris sur voj’ sen celo
jen supre brilis blua ĉielo
kaj orregalo ŝajnis grena valo
jen vasta mond’ por ĉiuj ni
[rekantaĵo]
jen via mondo, jen mia mondo
kun monta neĝo kaj mara ondo
de la tropikoj ĝis la polusoj
jen vasta mond’ por ĉiuj ni
[strofo 2]
vagante, ŝpurojn mi sekvis lerta
kaj min turmentis soif’ dezerta
dum mi sopiris, iu voĉo diris
jen vasta mond’ por ĉiuj ni
[rekantaĵo]
jen via mondo, jen mia mondo
kun monta neĝo kaj mara ondo
de la tropikoj ĝis la polusoj
jen vasta mond’ por ĉiuj ni
[strofo 3]
mi la okulojn ŝirmis per mano
kaj mi vidis ondojn de oceano
la suno dronis kaj voĉo sonis
jen vasta mond’ por ĉiuj ni
[rekantaĵo]
jen via mondo, jen mia mondo
kun monta neĝo kaj mara ondo
de la tropikoj ĝis la polusoj
jen vasta mond’ por vi
jen vasta mond’ por mi
jen vasta mondo por ĉiuj ni
Random Song Lyrics :
- bernhardiner drill - obiska lyrics
- quando jesus volta - pastor rodrigo lopes lyrics
- shoot it out - p2thegoldma$k & drippin so pretty lyrics
- freeverse 1 - honeybadger lyrics
- p0rnst444r - shyguy444 lyrics
- no return address - katie tropp lyrics
- i hope - hermitage green lyrics
- sms - nayth lyrics
- backwoods - mxlachi lyrics
- when tha storm comez - c-red lyrics