parko erikslund' - carina (swe) lyrics
[teksto de “parko erikslund'” ft. carina]
[strofo 1]
kun humoro bizara, mi vekiĝis hodiaŭ
estas multe por fari, sed allogas nenio
ludoj, libroj, kasedoj, la programo unua
sed ekzistas rimedo kontraŭ mia enuo
[rekantaĵo]
panjo, aŭskultu, panjo
mi volas iri nun al parko erikslund’
mi ne fariĝos malsana
mi manĝos ok buterpanojn
en erikslund’, min konas ĉiu hund’
[strofo 2]
grimpi, rajdi, kaj kuri, fiŝojn kapti per manoj
jen bicikloj, teniso, rulglitiloj, ping*pong
sidi apud fajrujo en vigvam’ indiana
estas pli interese ol sidi hejme sur balkon’
[rekantaĵo]
paĉjo, permesu, paĉjo
mi volas iri nun al parko erikslund’
mi kondutos min saĝe — ne krios, ne kraĉos
en erikslund’ min konas ĉiu hund’
[eliro]
paĉjo, permesu, paĉjo
mi volas iri nun al parko erikslund’
mi kondutos min saĝe — ne krios, ne kraĉos
en erikslund’ min konas ĉiu hund’ — je! je!
en erikslund’ min konas ĉiu hund’ — je! je!
en erikslund’ min konas ĉiu hund’ — je!
Random Song Lyrics :
- cenzor - kartofelu lyrics
- sometimes - yung bans lyrics
- visage - cerber369 lyrics
- rockin' around the christmas tree - the loonatics lyrics
- dwygd - sean gonzalez lyrics
- hit me - tray b lyrics
- like - multilord lyrics
- to katerinaki sou (studio live session) - katerina lioliou lyrics
- не надо (not necessary) - supchik lyrics
- в моём городе упал снег - asaki kim lyrics